
Muziko de Oraj Kantoj, rusa muzikgrupo, kiu kantas en Esperanto. Teksto - Rudyard Kipling Muziko - V.Berkovskij E-teksto- S.Vajnblat Ĉe rivero Amazonka, kie brilas hela sun', Ŝipoj "Don" kaj "Magdalena" nur navigas tien nun, Ŝipoj "Don" kaj "Magdalena" nur navigas tien nun, Kie mi neniam estis, kie brilas hela sun'. Refreno: Jen el haveno Liverpul' kun karga proviant' Navigas ŝipoj de l' insul' al malproksima land'. Kaj rekte-rekte al Brazil', kaj rekte al Brazil', Mi ankaŭ volas al Brazil', al malproksima land'. Ŝipoj "Don" kaj "Magdalena", Ŝipoj "Don" kaj "Magdalena", Ŝipoj "Don" kaj "Magdalena" nur navigas tien nun. Vi neniam, certe, trovos en arbaroj nordaj nun Jagŭarojn kaj testudojn, kiuj regas en lagun'. Tamen en Brazilo suna, kie estas varma pluv' Flugas multe da miraklaj birdoj en ĉiela blu'. Refreno Ĉe rivero Amazonka, kie brilas hela sun', Ŝipoj "Don" kaj "Magdalena" nur navigas tien nun. Ekvidos ĉu Brazilon mi, Brazilon mi, Brazilon mi, Ekvidos ĉu Brazilon mi dum mia vivo - ĉu? Refreno
Amazonas
Amazon
Amazonka
Amazono
Oraj
Kantoj
Esperanto
Brasil
Brazil
Brasile
Brèsil
Brazilo
Russia
Russie
Rusia
Rusio
Rusland
Liverpool
England
Inglaterra
Anglio